![]() |
Genealogické stránky •
Genealogia retejo |
![]() |
|
Tematický index /
Laŭtema indekso:: eo:
Esperanta versio •
cs:
Česká verze •
de:
Deutsche Version •
en:
English version •
es:
Versión española •
fr: Version
française •
it:
Versione italiana •
pl:
Wersja polska •
ua: Українська версія |
|
Vitejte na startovní strance |
Bonvenon sur la startpaĝo
|
|
|
Silezio estis mikspoto, en kiu miksiĝadis influoj aŭstriaj, bohemaj, luzacaj, germanaj, polaj kaj prusaj. En diversaj periodoj de sia historio ĝi apartenis tute aŭ parte al diversaj ŝtatorganismoj. Jam en la 12. jc. kune kun benediktanoj kaj cistercianoj venis en Silezion setlintoj el la suda Germanio (Vurtembergo, Frankonio). Kun tempodaŭro iliaj idoj nombre superis originan slavan loĝantaron. Post la dua mondmilito la grandaj ŝtatpotencoj devigis tri kvaronojn de silezianoj forlasi Silezion. Je ilia loko oni setligis polojn elhejmlandigitajn el la orientaj teritorioj de Pollando, kiuj laŭ decido de tiuj ŝtatpotencoj, estis aneksitaj al Ukrainio, Balarusio kaj Litovio. Pro tio Silezio estas por genealogoj escepte malfacila kaj samtempe tre interesa tereno por genealogiaj esploroj. |
||
|
En Silezio naskiĝas jam infanoj el tria postmilita generacio. Tie ĉi naskiĝis iliaj gepatroj kaj geavoj, tamen prageavoj alvenis el aliaj flankoj, foje eĉ el ok diversaj regionoj. Dokumentojn pri tiuj tri generacioj jam bone enradikiĝintaj en Silezion, ni trovas en niaj hejmaj arkivoj, tamen dokumentoj pri pli malproksimaj prauloj plejparte troviĝas ekster nuntempaj limoj de Pollando. Tial agadkampo de nia regiona genealogia societo estas ĉiuj regionoj, en kiuj en pasintaj jarcentoj vivis poloj. |
||
|
Kompreneble ni konscias ankaŭ pri neceso esplori kaj dokumentigi genealogion de ĉiuj gentoj kaj unuopaj familioj, kiuj vivis en Silezio dum ĝia miljara historio. |
||
|
Karaj Gelegantoj, ni elkore invitas vin al vagado tra anguletoj de nia genealogia retejo. Ni esperas, ke ĉiu genealogo trovos tie ion por si. Ni atendas viajn leterojn kun sugestoj per kio ni povus ankoraŭ pliriĉigi la retejon „Eŭrogento“. |
||
|
|
|
|
Aktualizace: únor 2005 |
|
Kódováni / kodado: Unikodo UTF-8 |
|
|
Aktualigo: februaro 2005 |
Bonvolu skribi al Eŭrogento |
© Copyright by SGS 2003 |