![]() |
E ŭ r o g e n t o |
Genealogia retejo |
|
| Laŭtema indekso / Thematic index:: eo: Esperanta versio • cs: Česká verze • de: Deutsche Version • en: English version • es: Versión española • fr: Version française • it: Versione italiana • pl: Wersja polska • ua: Українська версія | |||
|
|
Silezia
Genealogia
Societo
(regiona kultura societo)
Silezia
Genealogia
Societo estas rergistrita neprofitdona kultura societo fondita 1992. Post Pola Heraldika Societo en Varsovio kaj
Genealogia-Heraldika Societo en Poznano, ni estis la tria genealogia societo
en Pollando, kiu komencis agadon post kvindekjara paŭzo en la pola
genealogia movado (periodo de milito kaj de subordigo al fremda ŝtatpotenco).
Nia celo estas plifaciligi genealogiajn esplorojn al personoj, kiuj nuntempe
loĝas en Silezio aŭ kies prauloj tie vivis. Silezia Genealogia
Societo okupiĝas ĉefe pri genealogio de burĝaj kaj kamparanaj
gentoj. Nia societo estas platformo por interŝanĝo de spertoj inter
personoj posedantajn siajn radikojn en la samaj lokoj (regionoj), sed ni ne
faras genealogiajn esplorojn je komisio. Ni konsilas trovi en Pollando
samnomulojn por kune vagadi en pasintecon spure de viaj komunaj prauloj kaj
por kompletigi breĉojn en via genealogia arbo. Nia retpaĝo estas vizitata de
genealogoj el la tuta mondo kaj vi povas trovi personojn serĉantajn en
la samaj lokoj aŭ pri la samaj familiaj nomoj.
Adreso:
ul. Dubois 3 m.1
PL-50-208 Wroclaw
Pollando
Estrardeĵorado kaj regulaj klubaj renkontiĝoj de membroj
la duan ĵaŭdon de ĉiu monato
en la horoj 18.00 - 20.00
Telefono
kaj fakso: +48 71 329 69 54
E-poŝto: Silezia Genealogia Societo
Kontaktlingvoj: Esperanto kaj pola.
Niaj retejoj:
Eŭrogento http://eurogento.org (multlingva)
Gento http://gento.free.ngo.pl
Estraro:
• Prezidanto: Grzegorz Mendyka
• Vicprezidantino:
Barbara Gąsieniec
• Sekretario: Andrzej Kraszewski
• Trezoristo Bogdan Dembiec
• Estrarano:
Marek Rogacki
• Estrarano:
Michał Rynkowski
Revizia Komisiono:
Józef Lutkiewicz, Adam Pleśnar kaj Edward Wojtakowski
Redakta Komitato de la Retejo „Eŭrogento“: Edward T. Wojtakowskia & Grzegorz P. Worsztynowicz (retmastro)
Servoj
(nur por membroj):
1) Enlistigo de familiaj nomoj de la prauloj en la retpaĝon „Prauloj de niaj membroj“
2) Profitado el komputilaj datenbankoj
3) Profitado el la Genealogia Biblioteko
4)
Genealogia konsultado
5) Konsultado pri komputilaj programoj, konstruo de retpaĝoj kaj
genealogio en interreto.
Unuobla
aŭ familia (gepatroj kaj lernejaĝaj infanoj) jara membrokotizo estas
18 USD (18 EUR, 60 PLN aŭ egalvaroro en alia valuto) pagebla al la poŝta adreso: Silezia Genealogia Societo, ul. Dubois
3 m.1, PL-50-208 Wroclaw, Pollando
|
Aktualigo: februaro 2005 |
|
Kodado / encoding: Unikodo UTF-8 |
|
|
Update: February 2005 |
Please write to Eurogento |
© SGS 2003 |