![]() |
E ŭ r o g e n t o |
Genealogia retejo |
|
| Laŭtema indekso / Thematic index:: eo: Esperanta versio • cs: Česká verze • de: Deutsche Version • en: English version • es: Versión española • fr: Version française • it: Versione italiana • pl: Wersja polska • ua: Українська версія | |||
|
|
STATUTO
DE LA SILEZIA GENEALOGIA SOCIETO
Ĉapitro
I: Ĝeneralaj principoj
§ 1
La Silezia Genealogia Societo, nomata en sekvaj paragrafoj la societo, estas
registrita asocio kaj laǔ la leĝo pri asocioj posedas juran
personecon.
§ 2
La Silezia Genealogia Societo estas socia-kultura asocio, grupiganta amantojn de
genealogio kaj familia tradicio je principo de libervoleco, kaj bazas sian
agadon je senprofita laboro de la membraro.
Agadtereno
de la societo estas teritorio de Pola Respubliko kaj eksterlando kaj sidejo de
ĝiaj ĉefaj organoj estas la urbo Vroclavo.
§ 4
La
societo grupigas civitanojn de Pola Respubliko kaj eksterlandanojn loĝantajn
enlande kaj eksterlande.
§ 5
Organizaj unuoj de la
societo estas rondoj.
§ 6
La societo povas esti membro de landaj kaj internaciaj asocioj kun samaj a
§ 7
La societo rajtas uzi
organizajn insignojn kaj sigelojn.
Ĉapitro
II: Celoj kaj agadrimedoj
§ 8
La societo celas:
1) popularigadi genealogian scion,
2) iniciati genealogiajn esplorojn,
3) disvolvadi kultur-klerigan aktivecon inter la membraro.
§ 9
La societo realigas siajn celojn, konforme al devigaj leĝpreskriboj, pere
de:
1) gvidado de biblioteko kaj genealogia arkivo por bezono de la societo,
2) organizado de genealogiaj prelegoj kaj seminarioj,
3) eldonado de bultenoj kaj publikaĵoj pri genealogiaj temoj,
4) genealogiaj konsultadoj,
5) kunlaboro kun genealogiaj societoj, arkivoj kaj historiaj institutoj en
Pollando kaj eksterlande,
6) kreado, programado kaj agado de studgrupoj,
7) popularigado de la internacia lingvo Esperanto kaj aliaj lingvoj inter
membroj de la societo,
8) entreprenado de ĉiaspeca alia aktiveco konforma al statutaj celoj de
la societo.
Ĉapitro
III: Membroj, iliaj rajtoj kaj devoj
§ 10
Membroj de la societo dividiĝas je:
1) ordinaraj membroj,
2) subtenantaj membroj,
3) honoraj membroj.
§ 11
1. Ordinara membro povas fariĝi fizika persono, kiu deklaris pretecon
realigi celojn de la societo.
2. Pri atribuo de ordinara membreco povas peti:
3. Akceptado kaj forstrekado el la listo de ordinaraj membroj okazas surbaze
de decido de la Ĉefa Estraro de la societo.
§ 12
1. Subtenanta membro de la societo povas fariĝi fizika a
2. Subtenanta membro - la jura persono agas en la societo pere de sia
reprezentanto.
3. Akceptado kaj forstrekado el la listo de subtenantaj membroj okazas surbaze
de decido de la Ĉefa Estraro de la societo.
§ 13
1. Statuson de honora membro atribuas la Ĝenerala Membrokunveno je
propono de la Ĉefa Estraro al personoj precipe meritplenaj por
popularigado de genealogio kaj familia tradicio.
2. Honoraj membroj ne pagas membrokotizojn kaj posedas ĉiujn rajtojn de
ordinaraj membroj de la societo.
§ 14
1. Plenaĝaj membroj ordinaraj kaj honoraj posedas aktivan kaj pasivan
elektorajton al organoj de la societo.
2. Aktivan kaj pasivan elektorajton posedas ankaŭ
neplenaĝaj membroj
en la aĝo 16-18 jaroj, tamen ili ne povas formi plimulton en organoj de
la societo.
3. Ordinaraj, subtenantaj kaj honoraj membroj rajtas:
a) profiti ĉiun helpon de la societo laŭ
ĝenerale akceptitaj
principoj,
b) elpaŝi kun iniciatoj konformaj al celoj de la societo kaj partopreni
la organizan vivon,
c) prezenti proponojn koncerne agadon de la societo.
§ 15
Membroj de la societo estas devigitaj:
1) aktive partopreni realigadon de statutaj celoj de la societo,
2) observi la statuton, regularojn kaj decidojn de organoj de la societo,
3) regule pagi membrokotizojn.
§ 16
1. Membreco finiĝas per:
a) memvola eksiĝo anoncita skribe al la Ĉefa Estraro de la
societo,
b) forstreko el la membrolisto fare de la Ĉefa Estraro pro ne pago de
la membrokotizo dum unu jaro, kalkulante ekde fino de la jaro por kiu kotizo
estis pagita,
c) eksigo fare de la Ĉefa Estraro pro malobservo de la statuto a
2. Kontra
§ 17
Membroj plenumas siajn funkciojn senprofite, escepte de personoj dungitaj en
oficejo de la societo.
Ĉapitro
IV: Bazaj unuoj de la societo
§ 18
1. Bazaj unuoj de la societo estas terenaj kaj mediaj rondoj.
2. Rondon fondas la Ĉefa Estraro kiam en urbo a
§ 19
1. La plej alta organo de rondo estas la Ĝenerala Membrokunveno de la
Rondo.
2. Ĝenerala Membrokunveno de la Rondo:
a) memstare difinas programon kaj agadplanon,
b) pritaksas statutan agadon de membroj de la rondo,
c) akceptas raportojn pri agado de estraro de la rondo kaj donas
absolutorion.
d) elektas estraron de la rondo en konsisto 3-5 personoj.
§ 20
1. Estraro de rondo elektas inter si
prezidanton, sekretarion kaj kasiston.
2. Estraro de rondo plenumas povon en periodo inter ĝeneralaj
membrokunvenoj kaj ĝia daŭro estas du jaroj.
3. Al kompetenteco de estraro de rondo apartenas:
a) realigado de decidoj de la
membrokunveno, programo kaj agadplano,
b) kunlaboro kun organizaĵoj
kaj entreprenoj en sia agadtereno,
c) nomado de problemaj komisionoj,
d) kunvokado de membrokunvenoj de
la rondo.
Ĉapitro
V: Ĉefaj organoj de la societo
§ 21
1. Ĉefaj organoj de la societo estas:
a) Ĝenerala Membrokunveno,
b) Ĉefa Estraro,
c) Revizia Komisiono.
2. Oficdaŭro de organoj estas tri jaroj.
ĜENERALA
MEMBROKUNVENO
§ 22
1. La plej alta organo de la societo estas la Ĝenerala Membrokunveno.
2. La Ĝenerala Membrokunveno povas esti ordinara aǔ
eksterordinara.
§ 23
1. Ordinara Membrokunveno estas kunvokata ĉiun trian jaron fare de la
Ĉefa Estraro.
2. La Ĉefa Estraro sciigas membrojn pri dato, loko kaj proponata
tagordo de la Ĝenerala Membrokunveno minimume 21 tagojn anta
§ 24
Eksterordinara Ĝenerala
Membrokunveno estas kunvokata:
a) laǔ decido de la ĉefa Estraro,
b) je skriba postulo de la Revizia Komisiono,
c) je skriba peto subskribita de 1/3 de la societa membraro.
§ 25
Al kompetenteco de la
Ĝenerala Membrokunveno apartenas:
1) kompleksa pritakso de agado de la societo,
2) difinado de ĉefaj agadprincipoj de la societo,
3) ekzamenado kaj aprobado de raportoj de la Ĉefa Estraro kaj de la
Revizia Komisiono,
4) decidado en ĉiuj aferoj koncernantaj agadon de la societo,
5)
elektado de la Ĉefa Estraro kaj Revizia Komisiono,
6) decidado pri ŝanĝoj en la statuto de la societo,
7) nomado de honoraj membroj,
8) ekzamenado de apelacioj de personoj eksigitaj de la societo,
9) decidado en la kazo de malfondiĝo de la societo.
§ 26
1. Decidoj de la Ĝenerala Membrokunveno estas farataj per simpla
plimulto da voĉoj en ĉeesto de almena
2. Elekto de organoj de la societo okazas en publika balotado, escepte se la
Ĝenerala Membrokunveno decidos pri sekreta balotado.
LA
ĈEFA ESTRARO
§ 27
1. La Ĉefa Estraro konsistas el 5-7 personoj kaj elektas el inter si
prezidanton, vicprezidanton, sekretarion kaj kasiston.
2. La Ĉefa Estraro plenumas povon en periodo inter ĝeneralaj
membrokunvenoj.
3. La Ĉefa Estraro rajtas koopti al sia konsisto novajn membrojn je
loko de cedintaj membroj en nombro ne superanta
§ 28
Al kompetenteco de la
Ĉefa Estraro apartenas:
1) gvidado de kompleksa agado de la societo kaj raportado pri sia agado antaǔ
la Ĝenerala Membrokunveno,
2) fondado kaj malfondado de terenaj kaj mediaj rondoj,
3) decidado pri havaĵo de la societo,
4) ekzamenado de proponoj kaj rekomendoj de la Revizia Komisiono,
5) nomado kaj maldungado de oficistoj por administra-financa priservo de la
societo,
6) akceptado kaj forstrekado de membroj de la societo,
7) kunvokado de ĝeneralaj membrokunvenoj,
8) reprezentado de la societo en ĝia agadtereno,
9) fiksado de membrokotizoj,
10) nomado kaj dissolvado de konstantaj a
11)
akceptado de organizaj-financaj regularoj.
§ 29
1.
Kunsidoj de la Ĉefa Estraro okazas laǔnecese, tamen ne malpli ofte
ol unufoje dum 3 monatoj.
2.
Decidoj de la Ĉefa Estraro estas farataj per simpla plimulto da voĉoj
en ĉeesto de
REVIZIA
KOMISIONO
§ 30
1. La Revizia Komisiono konsistas el 3 personoj kaj elektas el inter si
prezidanton kaj sekretarion.
2. Al kompetenteco de la Revizia Komisiono apartenas:
a) kontroli almenaŭ unufoje jare tuton de la agado kaj precipe financan
mastrumadon de la societo,
b) elpaŝi al la Ĉefa Estraro kun proponoj kaj rekomendoj
rezultantaj el kontrolo kaj postuli klarigojn,
c) raporti dum la Ĝenerala Kunveno kaj prezenti konkludojn koncerne
absolutorion por la cedanta Ĉefa Estraro.
3. Membroj de la Revizia Komisiono rajtas partopreni kunsidojn de la Ĉefa
Estraro kun konsila voĉo.
Ĉapitro
VI: Havaĵo de la societo
§ 31
1. Havaĵon de la societo konsistigas nemoveblaĵoj, moveblaĵoj,
rajtoj kaj fondusoj, t.e. aktivoj en kontantaĵo kaj en bankaj kontoj.
2. Fondusoj de la societo konsistas el:
3. Pri enspezoj de la societo mastrumas la ĉefa Estraro.
4. Por valideco de skribaĵoj kaj dokumentoj en la aferoj de la societo
estas necesaj du subskriboj: de prezidanto a
Ĉapitro
VII: Statutoŝanĝo kaj dissolvo de la societo
§ 32
1. Decidojn pri statutoŝanĝo kaj dissolvo de la societo faras la
Ĝenerala Membrokunveno per plimulto de 2/3 da voĉoj en ĉeesto
de almena
2. En la kazo de decido pri dissolvo de la societo la Ĝenerala
Membrokunveno decidas pri destino de havaĵo kaj nomas Likvidan
Komisionon.
* * * * *
La Silezia Genealogia Societo estas enskribita en registron de asocioj
surbaze de decido de la Vojevodia Juĝejo en Vroclavo N-ro 111/92 la 26-an
de majo 1992. Numero de la registro:
Rej. A St. 111/92.
|
Aktualigo: februaro 2005 |
|
Kodado / encoding: Unikodo UTF-8 |
|
|
Update: February 2005 |
Please write to Eurogento |
© SGS 2003 |